G³ównaPowrót Bjalistoko en Esperanto

Bjalistoko en Esperanto

B j a l i s t o k o - la urbo sur la trako Oriento-Okcidento

La ideala urbo por vivi

Bjalistoko estas rapide disvolviĝanta ekonomia, scienca kaj kultura centro. Dank' al situo en ekologie pura regiono ĝi estas perfekta loko por vivi, distriĝi kaj ripozi.

Edukado kaj kulturo

Bjalistoko estas forta eduka centro. 11 altlernejoj funkcias tie, inkluzive Medicinan Akademion, Bialistokan Politeknikon kaj antaŭ nelonge fonditan Universitaton en Bjalistoko (iama Filio de Varsovia Universitato). La kultura vivo de la urbo koncentriĝas en multaj galerioj, muzeoj, la Dramteatro, la Pupteatro kaj la Filharmonia Orkestro, kiu apartenas al la plej bonaj en Pollando.

Hieraŭ kaj hodiaŭ

Bjalistoko havas siajn unikan karakteron, ĉarmon kaj originalan historion. Dum jarcentoj tieaj multnaciaj orientaj kaj okcidentaj kulturoj intermiksiĝis. Ĝuste tie Ludoviko Zamenhof, la kreinto de internacia lingvo Esperanto, naskiĝis kaj vivis. La riĉa historio postlasis heredaĵon, kiun konsistigas multaj antikvaĵoj, inter kiuj ĉefas impona, baroka palaco de Branicki-familio en la urbocentro. Bjalistoko - la plej granda urbo en la nord-orienta Pollando kaj la 11-a plej granda urbo en la tuta lando, estas membro de Unio de Polaj Metropoloj. Ĝi estas administra, ekonomia kaj scienca centro de la regiono. Dank' al konservitaj tie naturvaloroj unikaj en la tuta Eŭropo, Bjalistoko estas ankaŭ la ĉefurbo de la regiono konata kiel "Verdaj Pulmoj de Pollando".

Ekonomio

La loĝantaro: 280 600 homoj; la urboareo: 90 kvadrataj kilometroj; la nombro da komercaj entreprenoj: 23 356; la nombro de laboruloj: 131 000; la nombro de ĉiuj aŭtomobiloj: 73 619; la nombro de pasaĝeraj aŭtomobiloj por 1 000 loĝantoj: 179. Situo de la urbo estas grava faktoro, dank' al kiu polaj kaj eksterlandaj investantoj interesiĝas pri Bjalistoko. La intensa ekonomia kreskado superegas mezan kreskoindicon de aliaj polaj urboj. Eksporto de Bjalistoko, kalkulita en usonaj dolaroj, inter 1993 kaj 1995 pligrandiĝis je 185,9 procentoj, trioble superante la tutlandan mezindicon. En 1996 la indico pri konstruado de novaj loĝejoj egalis al 9,3 je 1 000 loĝantoj kaj ĝi estis la plej alta en Pollando. En la urbo dinamike disvolviĝas nutraĵindustrio, kiu produktas konsumeblajn aĵojn el tiu ekologie pura regiono. Al aliaj gravaj industrioj apartenas: teksa, maŝina, elektronika, ligna, vitra kaj plasta. Jenaj sektoroj rapide disvolviĝas: komerca, hotela kaj restoracia, priservanta nemoveblajn proprietaĵojn kaj firmaojn, kaj ankaŭ financa (22 bankoj funkcias tie).

Turismo, sporto kaj distriĝo

Pura naturmedio kaj pitoreskaj pejzaĝoj igas, ke Bjalistoko kaj ties ĉirkaŭaĵo estas bonega loko por turistoj. Pro tiuj unikaj valoroj la urbo fariĝis la unua pola membro de la Reto de Sanaj Urboj sub aŭspicio de Monda Organizo de Sano.

La urbo sur la trako Oriento-Okcidento

En Bjalistoko kruciĝas kelkaj internaciaj trafikvojoj, inkluzive fervojlinion Berlino-Varsovio-Sankt Petersburgo-Moskvo kaj landan tervojon n-ro 18 kondukanta al la orienta ŝtatlimo. La situo de Bjalistoko proksime al Belorusio kaj Litovio, kaj aktivaj kontaktoj kun Kaliningrada Distrikto stimulas ĝiajn evoluplanojn. Dank' al la favora ĉelima situo, Bjalistoko fariĝas grava centro de internacia komerco. Rapida disvolviĝo de la urbo rilatas al ekspansio al sorba merkato de orienteŭropaj landoj. Bjalistoko internacie famiĝas kiel komerca centro. Multaj komercaj aranĝoj organizitaj tie allogas polajn kaj eksterlandajn ekspoziciantojn dum la tuta jaro.

Se vi deziras ricevi pliajn informojn pri Bjalistoko, bonvolu utiligi ĉi-kunan poŝtkarton, plenigante kaj sendante ĝin al la Propaganda (Diskoniga ,Disvastiga?) Fako de Urba Oficejo en Bjalistoko. Ne forgesu skribi vian adreson.

Se vi deziras informiĝi pri Esperanto- kaj turismaj temoj, bonvolu kontakti Esperanto-Centron:

* perpoŝte:
Esperanto-Centro
ul. Piekna 3
PL-15-283 BIALYSTOK
Pollando

* pertelefone aŭ perfakse: (+48 85) 45 46 00

* perretpoŝte: f-zamenhof@centrumtur.sitech.pl

http://www.republika.pl/esperantobialystok

esperantigis Andrzej Zejdler

lingve konsultis Jaroslaw Parzyszek


Powrót |  Strona g³ówna |
|  Mapa serwisu |  Poczta do nas |
Spojrzenie na miasto |  Wladze miasta |  Gospodarka |  Kultura |
Życie miasta |  Kierunki rozwoju |  Biuletyn Urzêdu |  Informator lokalny |