G³ównaPowrót Ludoviko Zamenhof kaj lia verkaro

Ludoviko Zamenhof
kaj lia verkaro

Zamenhof
Bjalistoko en la dua duono de la 19-a jarcento tre rapide disvolvighis. La konstruo de fervojlinio Varsovio-Petersburgo igis fondadon de fabrikoj de Trylling, Becker, Szapiro, Polak, Nowik, kiuj estis kvazau "la Promesita Lando" por multaj homoj serchantaj laboron au socian avancon.
Krucighis tie chi religioj: romkatolika kaj juda, ortodoksa, evangelia. Sur chefa foirejo nomata "Bazara P³aco", kiun superis la urbodomo kvazau la legenda Babelturo, sonis diversaj lingvoj.
Esperante ricevi pli bonan laboron kaj havi pli grandajn eblecojn, Marko Zamenhof - la patro de Ludoviko, transloghighis el Tykocin al Bjalistoko. Baldau li edzighis kun Rozalia Sofer. La novgeedzoj Zamenhof luis loghejon che la strato Zielona 6 proksime al la Bazara P³aco. Marko Zamenhof laboris kiel instruisto. Komence li instruis fremdajn lingvojn en la domo de Zab³udowski-familio, poste en lia propra lemejo Tora in Derech Erc kaj fine, ghis forveturo el Bjalistoko, li laboris en Reala Gimnazio. La 15-an de decembro 1859 naskighis la unua filo de Marko kaj Rozalia, Ludoviko Lazaro. La malfortika kaj malsanema knabo farighis favorato de la patrino, kiun li esperigis pri lia estonteco. Dumê malgrandaZamenhof kreskis kaj simile kie³ liaj kolegoj el la strato Zielona kuradis tra la Bazara P³aco. Foirbudoj, parolbruo de miksighantaj inter si diverslingvaj vortoj kaj malbenoj devis allogi Ludovikon kaj samtempe timigi lin. En la agho de 9 jaroj li kreis sian unuan verkon. Ghi estis la dramo, titolita "Babelturo", kies temon inspiris al li okazajhoj chirkau la bjalistoka urbodomo sur la bazaro. Baldau Ludoviko eklernis en Reala Gimnazio.
En 1873 la familio de Zamenhof forlasas Bjalistokon kaj trasioghighas al Varsovio, kie Marko komencas labori en la Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio. El Bjalistoko Ludoviko forportas infanaghajn rememorojn kaj ... ideon pri nova intemacia lingvo.
En varsovia gimnazio li trovas rondon de amikoj, kiuj same kie³ li, entuziasmighas pri la nova ideo. Fininte la gimnazion Ludoviko, konforme al volo de lia patro, komencis medicinajn studojn en Moskvo, ne rezignante tamen pri sia vivpasio. Bedaurinde Marko Zamenhof kontrauigis al laboro de la filo pri nova lingvo, nur la patrino subtenis liajn lingvistikajn studojn.
Post la ricevo de kuracista diplomo de Varsovia Universitato, en kiu li studis dum la jaroj 1881-85, Ludoviko Zamenhof komencis sian unuan kuracistan praktikon en la malgranda litova loko Veisiejai, kie loghis lia fratino. Tiea praktiko ne dauris longe, char dank' al influaj konatoj de la patro Ludoviko povis reveni al Varsovio, kie li eklaboris kie³ okulisto en la Juda Hospitalo che la angulo de la stratoj Inflancka kaj Pokorna. Lauvica etapo de specializigo estis lia kelmonata restado en 1886 en Vieno en oftamologia kliniko. La medicina praktiko ne deturnis lin de lingvistikaj studoj kaj laboro super internacia lingvo. Ludoviko revenis al Varsovio kaj tiam en lia vivo aperis Klara Si³bernik el Kaunas, fascinita de la ideo de internacia lingvo.
La 26-an de Julio (la 14-an lau la malnova, tiam reganata en Rusujo kalendaro) 1887 en la varsovia presejo de Ch. Kelter oni finis presadon de la unua lemolibro de "Lingvo Internacia". Tio estis tre grava jaro por Ludoviko - li sukcesas eldoni la verkon, pri kio li delonge revis kaj edzighis kun Klara. De tiu tempo li trovos Klara kaj sian patron grandaj subtenantoj de lia laboro super internacia lingvo. La novgeedzoj Zamenhof ekloghis che la strato Przejazd 9 kaj ilia malgranda loghejo estis malfermita por chiuj fervoruloj infektitaj perla ideo de komuna lingvo. Oftaj vizitantoj estis - L. Belmont, K. Bein, A. Brzostowski, A. Zakrzewski kaj ankau Antoni Grabowski, unua persono tradukanata literaturon en la novan lingvon, fama kiel tradukanto de pola epopeo "Sinjoro Tadeo" de Adam Mickiewicz.
Bedaurinde krom la laboro pri lingvo intemacia Ludoviko devis laborakiri monon por vivteni sian familion. Ja li estis okulisto. Tentita de bona laboro, li forveturas intemen de Ruslando, al Cherson, kio montrighis granda eraro. Li sopiris al la edzino kaj la filo Adamo, naskighinta en 1888. Li revenas al Varsovio, sed denove financa situacio devigas Zamenhof-familion forveturi, tiufoje al Grodno. Denove la patro de Klara - kovna komercisto Aleksandro Silbernik - fnance subtenas ilin. En 1897 Ludoviko kune kun sia familio povas reveni finfine al Varsovio. Li luas loghejon che strato Dzika 9, kie li ankau komencas medicinan praktikon. Dum la jaroj de financaj problemoj kaj migrado li ne chesis labori por Esperanto kaj precipe nun kiam lia vivo stabilighis li povis senlime dedichi sin al la vivpasio. La jaro 1889 estis tre grava por disvastigo de lingvo intemacia, konata kiel Esperanto, char komencas aperi la unua E-revuo "La Esperantisto" en Nurenbergo. Tiam ankau fondigas unuaj E-kluboj. En 1905 en Boulogne-sur-Mer (Francio) francaj esperantistoj sukcesas organizi la Unuan Universalan Kongreson de Esperanto. Parizo bonvenigis Doktoron Esperanto per lumigita Eiffel - turo. Ludoviko Zamenhof ricevis la francan ordenon de "Honora Legio".
Lauvicaj Universalaj Kongresoj plifortigas kaj disvastigas Esperanton en la tuta mondo. En 1908 fondighis Universala Esperanto-Asocio. Shajnis, ke la ideo de esperantismo kunigos homojn el diversaj landoj kaj kontinentoj kaj la revo de Ludoviko Zamenhof, kiu naskighis apud la bjalistoka urbodomo fmifme plenumighis.
La 28-an de junto 1914 pafoj en Sarajevo igis, ke furioza milito kaptis Europon. Tio estis dolora sortobato por malsana Ludoviko Zamenhof.
La 14-an de aprilo 1917 Ludoviko Zamenhof mortis.

"Li estis bona filo de naskighlando. Venos momento, kiam la tuta pola lando komprenos, kiel radiantan famon donis tiu granda filo al sia patrujo.."
Leo Belmont



Powrót |  Strona g³ówna |
| Mapa serwisu |  Poczta do nas |  Esperanto i Zamenhof |
|  Spojrzenie na miasto |  Wladze miasta |  Gospodarka |  Kultura |
Życie miasta |  Kierunki rozwoju |  Biuletyn Urzêdu |  Informator lokalny |