G³ównaPowrót Esperanto-Movado en Bjalistoko post la Dua Mondmilito kaj hodiau...

Esperanto-Movado en Bjalistoko
post la Dua Mondmilito kaj hodiau...

La postmilita Bjalistoko ne chiam favoris E-agadon. Ne sukcesis provoj konservi Zamenhof-domon. Malgrau protestoj de lokaj esperantistoj kaj simpatiantoj de la intemacia lingvo el la tuta mondo la domo estis malkonstruita en 1953. La unua memorajho post gi estas tabulo sur unu el novaj konstruajhoj kun jena teksto en la lingvoj pola kaj internacia: "Chi-tie staris la domo, en kiu 15 de decembro 1859 jaro naskighis kreinto de internacia lingvo Esperanto DrLudoviko Zamenhof".
La plej aktiva E-aganto en la postmilita Bjalistoko estis Leon K³odecki, multjara direktoro de Vojevodia Filio de Pola E-Asocio en Bjalistoko kaj direktoro de Mekanika Teknikumo. En la 60- kaj 70-aj jaroj aktive agis Pola E-Junularo, precipe W. Fiszer-Doliñska, A. Chomczyk, Z. Stawikowski, T. Pul, G. kaj K. Barszczewska. En la urbo okazis kelkfoje festivaloj de E-kulturo kaj internaciaj laborbrigadoj.
La grandskala monkolekto por konstrui monumenton al la kreinto de Esperanto finighis la 14-an de aprilo 1973 per la inauguro de bustmonumento, lau la projekto de Jan Kucz, sur la skvaro ce la strato Malmeda.
La pli frua granda evento en Bia³ystok estis grupa vizito de partoprenantoj de la 44-a Jubilea Universala Kongreso en Varsovio en 1959. Okaże de la 100-a naskighdatreveno de Doktoro Esperanto oni solene donis al la Elementa Lemejo n-ro 23 che la strato Koœcielna la nomon de Ludoviko Zamenhof. Sur la konstruata lernejo oni inauguris tiam la memortabulon. En la lernejo instruis E-on interalie sinjorinoj Maria Grochowska kaj Nina Pietuchowska. En 1987 la urbanoj kaj urbaj autoritatoj denove ekinteresighis pri Esperanto. La 26-an de aprilo oni inauguris memortabulon sur la konstruajho de la mezlernejo, che la strato Warszawska 6, kiun frekventis L. Zamenhof inter 1869-1873. En Varsovio somere okazis la 72-a Universala Kongreso de Esperanto. Tiufoje oni festis la 100-an datrevenon de Esperanto kaj pro tio la granda grupo de esperantistoj el la ruta mondo vizitis Bjalistokon. La 29-an de julio che Zamenhof-busto, en la cheesto de pli ol 1000 kongresanoj oni anoncis iniciaton konstrui Mondan E-Centron. Tiun tagon ankau oni subskribis akton pri starigo de la Centro. Samjare, la 21-an de decembro, oni subskribis ankau notarian akton pri fondo de Fondumo Zamenhof, kies chefa tasko estas kolekti monon por la E-Centro. Post unu jaro, en junio 1988 en la Regha Kastelo en Varsovio oni inauguris agadon de la Fondajho. En augusto grupo de bjalistokaj esperantistoj partoprenis la 73-an Universalan Kongreson en Rotterdamo. Tie ankau aktoroj de la Bjalistoka Pupteatro prezentis "Dekameronon" en Esperanto, fervore aplauditan de la kongresanoj. En decembro 1988 en Bjalistoko okazis la Unuaj Bjalistokaj E-Tagoj, en kiuj partoprenis esperantistoj el 11 landoj. En somero de la sekvanta jaro en Bjalistoko okazis la 25-a Pola E-Kongreso kaj en augusto reprezentantoj de bjalistokaj esperantistoj partoprenis en la 74-a UK en Brajtono. Dum la kongreso funkciis stando kun bjalistokaj memorajhoj kaj estis prezentita E-filmo "Bonvenon al Bjalistoko" de R. Dobrzyñski.
En la jaroj 1989-92 che Bjalistoka Teknika Universitato funkciis pola filio de Akademio Intemacia de la Sciencoj San Marino kaj
La 2-an de decembro 1990 dum fondkunveno, kiun partoprenis 34 personoj oni decidis reaktivigi Bjalistokan E-Societon, kiel sendependan organizon. La Porinfana Klinika Hospitalo, dank' al. La iniciato de tiama rektoro de la Medicina Akademio - prof. Zbigniew Puchalski kaj la unua direktoro de la hospitalo - prof. Maciej Kaczmrski, ricevis en 1988 la nomon de Ludoviko Zamenhof. En Julio 1991 en la cheesto de la tiam urbestro - Lech Rutkowski kaj la nevino de Jakub Szapiro - s-ino Felicja Nowak oni inauguris memortabulon al Jakub Szapiro che strato Lipowa 33. Post kelkaj jaroj, iniciate de Bjalistoka E-Societo la urbaj autoritatoj donis al novaj bjalistokaj stratoj nomojn: "Esperantystów" kaj "Antoni Grabowski". Rezulte de la agado de bjalistokaj esperantistoj kaj de Fondumo Zamenhof la urbaj autoritatoj en 1992 donacis la forbruligitan konstruajhon de iama sinagogo che la strato Piêkna 3. Esperantistoj ne sukcesis rekonstrui la ricevitan konstruajhon per propraj fortoj, sed kunlabore kun konstruentrepreno "Wersal Podlaski" sukcesis renovigi ghin kaj krei tie sidejon de Bjalistoka Esperanto-Societo kaj de Fondumo Zamenhof..
En la jaroj 1996-99 Fondumo Zamenhof kune kun Bjalistoka Agroturisma Asocio gvidis che la strato Piêkna 3 Turisman kaj Kulturan Inform-Centron Ludoviko Zamenhof. Nun, de la komenco de la jaro 2000 funcias tie bjalistoka Esperanto-Centro, kie okazas E-renkontoj kaj kursoj.

En la jaro 1999 reprezentantoj de Fondumo Zamenhof prof. Hanna Konopka -tiama prezidantino kaj dro L.C. Zaleski-Zamenhof dum la ekumena diservo en Drohiczyn (urbeto 120 km sude de Bjalistoko) enamnigis al. la papo Johano Paulo la Dua unuan "Medalon de Toleremo", pro liaj meritoj por interrligia dialogo.
De la jaro 2000 en la Regiona kaj Urba Biblioteko en Bjalistoko funkcias, dank al. donacoj de multaj esperantistoj, Esperanto-Sekcio. La libroj kaj revuoj prunteblas surloke au per interbiblioteka servo.

En la jaro 2000 en la publikaj vochdonadoj, organizitaj de la lokaj gazetoj"Gazeta Wyborcza" kaj "Gazeta Wspó³czesna" Ludoviko Zamenhof estis elektita per la legantoj "Bjalistokano de la 20a Jarcento" kaj "Podlahiano de la 20a jarcento".



      Zamenhof - plej elstara europano "Kiuj estas la grandaj homoj en la historio de Europo?" estas la titolo de konferenco okazanta hodiau la 6an de marto che Unesko en Parizo. Paralele al la konferenco estis telefona enketo okazinta en ses europaj landoj pri la plej elstaraj europanoj. Ankau okazis aliaj enketoj de El País, Le Monde kaj > Arte, chi lasta televida cxeno franca-germana videbla ankau en la ceteraj europaj landoj persatelite. Konkreta demando (kies respondo estas la vocxdono) estis 'Se vi povus paroli unu horon kun iu fama homo kiu reprezentas vian ideon de europa identeco, kiun vi selektos?'" informis, meze de januaro, Luis Guillermo Restrepo Rivas el Kolombio. Tio okazis tra la dissendolisto 'Reago', kie oni informas pri eblecoj diskonigi Esperanton en la gazetaro. "Mi opinias ke estas oportuno por vocxdoni por L. L. Zamenhof, kaj samtempe konsciigi pli da europanoj pri la ekzisto de tiu granda homo kiu laboris por igi europanojn (kaj cxiuj homojn) interkomprenigxi. Ek al vocxdono!" "Jen la enormega surprizo, en la enketo de Arte, la tria el la kvin unuaj europaj eminentuloj elektitaj estis Ludovigo Zamenhof," ghojas Dario Rodriguez Lopez de Silva. Antau la kreinto de Esperanto estis unue Jorge Semprún (hispana verkisto kaj eks-ministro), kaj due Jacques Delors (franca politikisto). Post Zamenhof estis elektita, en kvara loko, Daniel Cohn-Bendit (germana-franca politikisto) kaj fine Joschka Fischer (la germana eksterlanda ministro) "Sxajnas nekredeble," konkludas Dario Rodriguez el Hispanio.


Powrót |  Strona g³ówna |
| Mapa serwisu |  Poczta do nas |  Esperanto i Zamenhof |
|  Spojrzenie na miasto |  Wladze miasta |  Gospodarka |  Kultura |
Życie miasta |  Kierunki rozwoju |  Biuletyn Urzêdu |  Informator lokalny |