Post regajno de sendependeco de Pollando Esperanto-movado, kiu komencis vigle disvolvighi en Bia³ystok jam antau la Unua Mondmilito, povis nun pliaktivighi kaj plie popularigi Bjalistokon, kiel la lulilon de Esperanto. Jakub Szapiro (Shapiro), la plej aktiva gvidanto de bjalistokaj esperantistoj, tre multe laboris pod propagandi Zamenhof-ideon. Pro lia iniciato oni aktivigis Bjalistokan E-Societon. La unua, tre grava pasho fare de tiutempaj urbaj autoritatoj estis en 1919 nomi la straton Zielona (Verda), che kiu naskighis la kireinto de Esperanto, la nomon de Ludoviko Zamenhof. La sekvantaj jaroj alportis multajn iniciatojn de bjalistokaj esperantistoj subtenataj de tiutempaj lokaj autoritatoj. Antau chio Zamenhofa E-Societo en Bjalistoko, aganta de 1920, registrita en 1922, organizis plurajn E-kursojn. Post mallonga tempo Bjalistoko farighas tre forta E-centro. En la intermilita periodo la urbo havas chirkau 300 simpatiantojn de la intemacia lingvo, dank’ al kio ghi okupis la 3-an lokon post Varsovio kaj Krakovo.La E-kursoj rezultigis ankau la unuajn E-spektaklojn en la bjalistoka teatro „Palace”, surscenigitajn fare de la drama sekcio de Bjalistoka E-Societo. Krome baldau dank’ al iniciato de pola E-movado oni planis enkonduki la intemacian lingvon en lemejojn kiel studobjekton. Bjalistokaj esperantistoj organizas E-kursojn por instruistoj, kiuj ghuis grandan interesighon.
Du aliaj iniciatoj – organizo de muzeo en Zamenhof-domo kaj starigo de monumento al la kreinto de Esperanto ne sukcesis malgrau de interesigho kaj financa subteno de la monda E-movado.
Interesigho pri Bjalistoko, kiu kvazau Mekko allogis simpatiantojn de la intemacia lingvo el la tuta mondo, estis granda. La urbon vizitis interalie: E. Privat, T. Cart, T. Jung, prof. O. Bujwid, S.A. Smit, B. Kuhl, familianoj de Zamenhof, H.A. Sade (post lia vizito en la japana gazetaro aperis ilustrita raportajho kun fotoj de Bjalistoko) kaj multaj aliaj. Neforgeseblan impreson postlasis ankau fortepiana koncerto de la blinda laureato de Sopena Konkurso, hungara esperantisto, Imre Nagy.
En 1927 post la Universala Kongreso en Gdansko oni organizis Postkongreson en Bjalistoko. La urbaj autoritatoj bonvenigis gastojn, kiuj alvenis, per paroladoj en Esperanto. Simile solenan karakteron havis la Unua Renkontigo de Esperantistoj de Bjalistoka Vojevodio en 1929. La alia granda evento estis Postkongresa E-Renkontigo en 1937. Bjalistoko po vis fieri pri E-eldonajhoj, chefe verkitaj de Jakub Szapiro.
Dinamikan disvolvighon de la bjalistoka E-centro interrompis la Dua Mondmilito. Bjalistoka E-movado perdis siajn plej aktivajn agantojn. La 12-an de julio 1941 en la arbaro Pietrasze, apud Bjalistoko, Jakub Szapiro estis mortpafita.